dimarts, 12 de juliol del 2016

Mesaĝoj de kamaradoj anarĥiistoj batalantaj en Kobano

Socia Ribelo (Sosyal Isyan) estas anarĥiisma grupo aganta en Istambulo kiu deklaris sian solidarecon kun la revolucio en Roĵavo kaj iris al la regiono por subteni la lukton kaj rekostruadon de Kobano. La grupo kuniĝis kun la Unuiĝintaj Liberigfortoj (Birleshik Özgürlük Güçleri. BÖG), ampleksa grupo de komunistoj kaj aliaj revoluciaj gerilgrupoj kiu aliĝis al la lukto en Roĵavo. Ili enhavas verdajn anarĥiistojn, ekologiistojn kaj komunistojn el diversaj landoj.
La kamaradoj publikigis kvanton da intervjuetoj en kiuj ili alvokas por subteno de la revoluciaj anarĥiistoj. La hispana batalanto Sherwani legas en komunikaĵo de la grupo pri la internaciaj lukto kaj solidarecoj kiel esprimo de la revolucio:
“Ni starigis ligojn kun la rezistado de Kobano por akiri la venkon kaj poste daŭrigi niajn aktivaĵojn amplekse en Kobano. La Unuiĝintaj Liberigfortoj komencis laborante je la rekonstruado de la komunuma vivo en Kobano same kiel defendante la revolucion. [...] Liberecanoj, ekologiistoj, kontraŭkapitalistoj, ĉiuj diverskoloraj fortoj aliĝis al ni konservante sian propran memorganizadon kaj esprimformon kaj ili batalas kontraŭ la kapitalisma sistemo kiu malamikas kontraŭ la naturo. La solidareco estas esenca kaj decidiga en Kobano, pro tio, kaj por daŭre strebi al partopreno en la ribelo, ni decidis daŭrigi antaŭen”.
Organizu vin! Armu vin! Revoluciu!
Sosyal Savas.


KLARIGOJ:
Vidbendo de la komunikaĵo (en la angla) spekteblas en:
Originale aperinta en: Rabble UK. El la blogo “Rojava no está sola” tradukis NXC: Marto 2015-a.


0 comentaris:

Publica un comentari a l'entrada